LeterojAngie kaj BushLa vidpunkto de la ĉefredaktoro Stefan Maul pri la katastrofo en Irako (MONATO 2006/1, p. 7) resumas bonege la faktojn. Gratulojn! La temo treege gravas kaj ŝajnas esti ridinde atentigi la redaktoron pri tre eta detalo. Trifoje en la artikolo Stefan aludas al prezidanto Bush anstataŭ al „prezidento” Bush. Ni certe devus distingi inter ŝtatestro kaj iu persono, kiu nur prezidas aferon. Koncerne la vorton „kancelierino” (2006/1, p. 5) (kiu laŭ mi facile prononceblas), oni ĉiam supozis, ke se la sekso de persono estas memklara, la in-sufikso superfluas. Angie certe fierus pri la senseksa titolo „kanceliero”. Vilĉjo SIMCOCK Britio
|