Moderna vivoENERGIOBrulanta aferoEnergio iĝas malabunda kaj multekosta. En Aŭstrio la prezo de tergaso plialtiĝis je 17 % kaj ankaŭ hejtligno iĝis iomete pli multekosta. Tamen ligno restas la plej favora energio-fonto. Unu kuba metro da ligno en formo de ŝtipoj kostas 60 €. Kilovathoro (energi-unuo egala al 3 600 000 juloj) por la diversaj energio-fontoj kostas en eŭrocendoj: lignohakitaĵoj 1,5; lignoŝtipoj 2,7; ligno-grajnoj (faritaj el ligneroj, ekz. de segejo) 3,5; tergaso 5,1; hejtoleo 6,5. Hejtinstalaĵo por ligno estas pli kosta ol por hejtoleo aŭ tergaso. Tamen pro la pli malalta prezo de ligno la hejtado kostas entute malpli. Walter KLAG
|