MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Prisilentita heroo

Kiam mi unue ekvidis ĉi tiun libron, mi pensis: „sendube teda biografio pri iu homo apenaŭ konata.” Kiomege mi eraris!

La aŭtoro havas tre klaran kaj plaĉan stilon. Li scias prezenti sian temon tiel, ke la leganto neniam konfuziĝas. Kvankam ĉefe biografio de la ĉeĥo Přemysl Pitter, ĝi estas ankaŭ tre instruplena enciklopedieto pri la eventoj en la iama Ĉeĥoslovakio, dum ĉi ties eventoplena, kaj larmige mallonga, ekzisto nur iomete pli ol 70-jara, el kiuj nur dum 1919-1938 kaj 1945-1948 ĝi estis vere libera; de 1938 ĝin regis la nazioj, kaj nur tri jarojn post ĝia liberiĝo en 1945, ĝin eksuperregis Sovetio.

Přemysl Pitter estis junulo apenaŭ dekokjara, kiam li fariĝis soldato en la aŭstra armeo, kaj spertis la teruron de la Unua Mondmilito. Li dizertis, ricevis pro tio mortokondamnon (kiun, feliĉe, oni ne sukcesis plenumi), kaj dum la tuta cetero de sia vivo li estis fervora pacifisto. Li estis ankaŭ fervora kristano, kvankam ĉeĥspeca kristano. Ni memoru, ke jam antaŭ la epoko de Lutero, la ĉeĥa regiono estis la naskiĝloko de la estonta Reformacio. Pitter konsideris sin pli-malpli evangelia kristano, kio supozeble estis la ĉeĥa termino por „Protestanto”, laŭ la filozofio de la ĉeĥaj antaŭreformaciaj Reformistoj. Sed eĉ pli, li estis aktiva humanisto, kiu komprenis la esencon de la religio helpi la kunhomojn, kaj kiu, tiurilate, ne distingis inter „simpatiantoj” kaj „malamikoj”.

Dum sia militservo, li votis, fidele kaj plene, dediĉi sin al plibonigo de la vivkondiĉoj de siaj kunhomoj, se Dio lasos lin vivi, kaj ne morti dum tiu milito. Pro siaj naturaj talentoj kaj la oportunoj utiligeblaj, li komprenis tion, unue, kiel la taskon eduki la senhavajn klasojn de la socio, tiel ke ili, kaj precipe iliaj infanoj, havu eblon dece vivi. Sed post la ekrego de la nazioj, li ekkonsciis, ke multe pli tuja urĝo estas savi la judajn infanojn. Li per nelacigebla laborado en 1933 sukcesis akiri domon, poste ankaŭ kelkajn malnovajn kastelojn, en kiuj judaj infanoj povis trovi rifuĝon, esti inde nutrataj kaj prizorgataj, kaj, gravege, edukataj. Ja dum la nazia epoko judaj infanoj ne rajtis edukiĝi en lernejoj!

Post la liberiĝo, la malvenko de la nazioj, ne plu estus bezona lia speciala savlaborado, ĉu ne? Nu, tamen estis. Ĉar en Ĉeĥoslovakio loĝis multaj germanoj, kaj nun iliaj infanoj spertis la saman socian malakcepton, kian spertis la judaj infanoj dum la nazia periodo. Krome, la nombro de orfoj kaj judaj kaj germanaj en Ĉeĥoslovakio (kaj ankaŭ Germanio kc.) estis giganta. Do ankaŭ germanaj infanoj trovis rifuĝon en la protektejo-edukejo de Přemysl Pitter. En tiu protektejo-edukejo la infanoj, kaj judaj kaj germanaj, intermiksiĝis, interamikiĝis, kaj trovis kaj la emocian kaj la korpan subtenon, kiun ili bezonis por plu vivi.

Kompreneble, ĉion ĉi ne efektivigis Přemysl Pitter sola. Jam dekomence, li serĉis kunhelpantojn: individuajn kaj grupajn. La Ruĝa Kruco en diversaj landoj, kvakeraj servogrupoj diverslokaj, kaj aliaj donacis necesajn monon kaj provizaĵojn. Plurcent infanoj ŝuldas sian vivon al la laboroj de Pitter kaj liaj helpantoj. Ĉefa inter la helpantoj estis lia „vivkunulino”, Olga Fierz, kiu egale energie kaj sindone dediĉis sin al la projekto de Pitter. Ŝajnas, ke volonte ŝi estus iĝinta edzino de Přemysl; sed en sia iama voto, li inkluzivis plenan ĉastecon kaj deklaron, ke por plene dediĉi sin al Dio, li neniam edziĝos.

Multo estas pritraktita en ĉi tiu libro, aparte de Přemysl Pitter. Pitter estis admiranto, preskaŭ adoranto, de la unua prezidento de Ĉeĥoslovakio, Tomáš Masaryk, ankaŭ fervora kristano. Tio, tamen, ne signifas ke li ĉiam akordis kun Masaryk. Masaryk, malgraŭ sia profunda pio kaj religia konscienco, ekkonsciis pri la malpraktikeco de multaj el la instruoj de Jesuo. En la reala mondo militoj ja okazas, malamikeco ja okazas, la juro ne povas funkcii plene surbaze de la jesuaj instruoj. Masaryk devis konfronti tiun fakton, kaj fari multajn kompromisojn. Kvankam Pitter komprenis la dilemon de Masaryk, li ne povis aprobi la kompromisojn. Feliĉe, en la infanrifuĝejo plejparte tiaj dilemoj ne okazis. Kvankam Pitter estis la spirita ĉefo de la entrepreno, Olga estis praktikema kaj tre kompetenta administranto – fakto, kiun ne plene aprezis multaj antaŭ ol Pitter estis ekzilita de la komunista ĉeĥoslovaka registaro kaj lia entrepreno devis daŭri sen li. (Tamen, nelonge; ĉar post nemultaj monatoj, la komunista registaro devigis la transdonon de la tuta entrepreno al komunistaj regado kaj principoj.)

Pitter multe laboris en aliaj landoj post sia ekziliĝo, sed maljunaĝe li, kun Olga, ekloĝis en vilaĝo svisa Affoltern am Albis. Precize dum la samaj jaroj, kiam mi mem loĝis en tiu vilaĝo! Kvankam mi neniam renkontis Pitteron aŭ Olgan (nu, almenaŭ ne sciante, kiuj ili estas), mi ofte aŭdis kaj legis en la ĵurnaloj pri tiu maljunulo, kiun honoris per doktoreco la Universitato de Zuriko, kaj kiu ricevis specialan inviton al Israelo. En Israelo li rerenkontis plurajn el siaj iamaj zorgatoj; kaj proksime al Jad Vaŝem li plantis arbon - speciala honoro, donita al li; kaj krome ankaŭ Olga ricevis kaj akceptis tiun honoron. Legante ĉi tiun libron, mi subite komprenis, pri kiu temis multaj eventoj tiamaj.

La biografiinto, kaj mi mem, ne tre facile simpatias kun la religia sinteno de Přemysl Pitter. Sed ke, por li, religio signifis praktikan elkoran helpon al ĉiu homo, bezonanta helpon, mildigas kelkajn eblajn kritikojn pri Pitter.

Kvankam ĉefe biografio, ĉi tiu libro ankaŭ detale klarigas sociajn, politikajn kaj mondajn eventojn de la pritemata periodo. Tiel la leganto mem edukiĝas pri multo, kion li antaŭe ne sciis aŭ nur parte sciis. Ĉu Přemysl Pitter efektive estis preskaŭsanktulo, kia opinias lin Karel Kraft, mi iomete dubas. Sed vere li estis tre grava persono, preskaŭ nekonata kaj nehonorita en sia propra lando, sed por ĉiam memorenda.

Donald BROADRIBB
Karel Kraft: Heroo de amo: la vivo de Přemysl Pitter. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2005. 194 paĝoj fortike gluitaj. ISBN 80-85853-81-7.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28