LibrojUnu el kvarKiel inspektoro, Maigret dum multaj jaroj perdis ĉiun kontakton kun siaj siatempaj lernejaj samklasanoj. Subite anoncas sin la maljuniĝinta versio de la iama klasklaŭno. Tiu flosis tra la vivo, de unu fiasko al alia. Li renkontis Jozinjon antaŭ kvar jaroj, hazarde en drinkejo, kaj trovis ŝin simpatia. La komplikaĵo estas, ke Jozinjo akceptas regule en difinitaj tagoj kaj horoj kvar virojn/sinjorojn, kiuj diverstempe, diversloke estis simile logitaj al ŝi kiel Florentin. Tiu lasta scias pri la kvaro, sed ĉiu el la aliaj imagas sin sola kaj devas post la murdo esti seniluziigita. Jen Florentin en embaraso; li asertas esti kurinta en vesto-ŝrankon ĉe Jozinjo je la neatendita alveno de neviditulo – supozeble unu el la kvar, kiu dume pafis Jozinjon. Horon poste, Florentin staras rakontanta tion al la skeptika Maigret. Lingve? Ni jam kutimiĝis al glata kaj konvena tradukado. Bela solvo estas „ĉiometejo” (p. 104); gratas „li koleras min”, eĉ se zamenhofa. Strangas (p. 74) „kiu lasis sin tiel stulte mortigi”, kiu devintus esti „tiel stulte esti mortigita”. Ĉefa iritaĵo estas intensa kaj intenca ci-ado, sed necesas pardoni la tradukinton, ĉar la sociaj diferencigoj inter ci kaj vi ludas esencan rolon, lumigante la variantajn rilatojn inter Maigret kaj Florentin. Sed reen al la intrigo. Ne povas manki la konfronta sceno, en kiu Maigret kunvokas al sia oficejo ĉiujn kvar am(or)intojn kaj alian implikiton kune kaj studas iliajn reagojn, dum li klarigas siajn supozojn pri la krimo. Kiel konvenas al la ĝenro, la solvoj riveliĝas en la lastaj paĝoj. Nur dek paĝojn antaŭ la fino ni ekscias la motivon – tio ne estis evidenta pli frue – kaj nur tuj en la fino ni scias la farinton. Plia agrabla aĵo por la ŝatantoj de Maigret. Stefan MACGILL Georges Simenon: Amiko el la junaĝo de Maigret. El la franca tradukis Daniel Luez. Eld. Sezonoj, Kaliningrad, 2004. 128 paĝoj.Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.
|