PolitikoBALKANIOMortis porpaca batalantoForpasis en januaro Ibrahim Rugova, prezidanto de Kosovo. Albanoj en Kosovo, kaj aliaj, esperis, ke Rugova sukcese realigos siajn klopodojn por difini novan politikan statuson en la regiono, sed nun la taskon plenumos iu alia. Rugova, kiu naskiĝis en 1944, estis literaturisto, kiu fariĝis en 1989 prezidanto de la unua albana opozicia partio en eksa Jugoslavio. Poste, pro sia paca rezistado kontraŭ Slobodan Milošević [milóŝeviĉ] kaj la serboslava okupado de Kosovo, li estis konsiderata iu „Gandhi de Balkanio” kaj ricevis de la Eŭropa Parlamento la pacpremion „Saĥarov”. Rugova mortis pro kancero. Bardhyl SELIMI
|