EnkondukoReta demokratioInterreto, tiel oni diras, ne nur akcelas demokration, sed mem estas demokrata afero. Efektive, ĉar praktike ĉiu en ĉiu lando (teorie) povas aliri ĝin, tiu ĉi komunikilo ene de nur kelkaj jardekoj iĝis plej vaste uzata. Oni trovas en la reto ĉion ajn, ne nur rubaĵojn (ili ja abundas), sed ankaŭ valorajn informojn, tute libere. Landlimoj ne baras ĝin, do ankaŭ en ŝtatoj ne nepre demokratiaj la homoj povas akiri sciojn pri la tuta mondo, pri ĉiuj sciencoj kaj kulturoj, pri ĉiuj politikaj sistemoj. Kontrolado estas malfacila, do eĉ en severaj diktaturoj homoj povas ofte havi kontaktojn kun personoj en liberaj socioj kaj ekkoni la enhavon de retmesaĝoj, kiuj ne konvenas al la koncernitaj reĝimoj. Tamen certa regado (se vi volas: cenzuro) necesas eĉ en plej liberaj socioj; ekzemple probable neniu kontestas, ke oni devas fari ĉion por protekti infanojn kontraŭ pornografiaj enhavoj. Apartan respondecon en tio havas serĉ-programoj. Kaj tia regado, barado de certaj enhavoj ja eblas teknike, kvankam ruzuloj ĉiam denove eltrovas rimedojn por elturniĝi, same kiel aliaj krimuloj daŭre sukcesas per novaj virusoj superruzi ĉiujn protektilojn. Kompreneble ankaŭ diktaturoj volas trudi al tiaj serĉprogramoj siajn cenzurojn. Ĉe malgrandaj landoj la koncernitaj kompanioj povas neglekti tion, sed kion fari, kiam temas pri grandega ŝtato? Tiel nun ankaŭ la plej potenca serĉoservo, la usona Google (la Esperanto-vorto „guglo” konvene markas gigantan nombron) koncedis al la ĉina registaro, cenzuri enhavojn. En la ĉina interreta pordego www.google.cn oni ne plu trovas ekzemple informojn pri la iama masakro en la Placo de Ĉiela Paco, Tibeto, Tajvano, homaj rajtoj kaj demokratio. Onidire 40 000 cenzuristoj en Ĉinio kontrolas la reton. Do reta demokratio en Ĉinio ne realas, ĉar Google volas profiti de la giganta merkato de miliard-homa lando – ĝi ja ne estas morala instanco sed komerca entrepreno, ĉu ne? Estus interese scii, ĉu legantoj en Ĉinio ekzemple sukcesas trovi en la reta versio de nia revuo tiun ĉi artikolon. Sed kiu povus informi nin? Sincere via Stefan MAUL
|