LeterojMalapero de lingvojLingvoj estingiĝas. Nuntempe sur la planedo oni parolas ĉirkaŭ 6800 lingvojn. Kaŭze de la merkatisma tutmondigo kun sekva superregado de la usonangla lingvo, 90 ĝis 95 elcentoj de tiu lingvaro estingiĝos ĝis la fino de la nuna jarcento. Jam hodiaŭ ĉesas esti parolataj averaĝe po dek lingvoj ĉiujare. La akceliĝanta fenomeno koncernas unualoke Afrikon kaj Azion, sed ankaŭ la aliajn kontinentojn, inkluzive Eŭropon. Ĉe ni ankoraŭ vivas 46 minoritataj lingvoj, parolataj de ĉirkaŭ 35 milionoj da personoj (esploro komisiita de la Eŭropa Komisiono al Euromosaic). Inter ili estas, ekzemple, la skotlanda gaela, la kornvala, la cimbra (okcident-ĝermana lingvo en norda Italio), la romanĉa (en Svislando), la itala-hebrea: italkian. (Vidu: UNESCO Red Book on Endangered Languages (La ruĝa libro de Unesko pri endanĝerigitaj lingvoj), www.helsinki.fi/~tasalmin/endangered.html.) Ĉiu lingvo enhavas siajn proprajn kulturon, tradicion, pensmanieron. La lingvomalpliiĝo do kaŭzas malriĉiĝon ne nur antropologian, sed ankaŭ filozofian, logikan, etikan, historian. Je ĉiu estingiĝanta lingvo – ĉefe se ĝi ne posedas skriban tradicion – la kerna ideala/civila komplekso de unu popolo sinkas en la ombron de la forgeso. Popolo, senigita de sia lingvo, perdas ankaŭ sian animon. Filippo FRANCESCHI Italio
|