Moderna vivoTOGOLANDOŜuo-tabuoVideblas en Togolando antaŭ moskeoj, preĝejoj, vuduejoj aŭ privataj domoj ŝu-paroj, kaj eble oni demandis sin: „Kial la ŝuoj disiĝis de ties portintoj?” Simple, ĉar estas malpermesite eniri tiujn ĉi lokojn kun piedoj ŝuumitaj. Multas la kialoj. Kelkaj lokoj estas konsiderataj sanktaj: laŭ la biblio Moseo devis senŝuigi siajn piedojn, antaŭ ol proksimiĝi al sanktejo, kie estis bruligataj malsekaj herboj. Hodiaŭ kristanoj kaj islamanoj obeas al tiu ĉi leĝo. Ankaŭ vuduistoj kaj fetiĉistoj punas per malbenoj aŭ eĉ batoj tiujn, kiuj ne demetas ekster la sanktejo siajn ŝuojn. SandalojSenŝuiĝo havas tradician signifon ankaŭ en reĝo-domoj, t.e. en la loĝdomoj de vilaĝestroj. Vestoj kaj ŝuoj – aparte sandaloj de speciala tipo – karakterizas reĝojn en Togolando. Tial, por honori reĝon, neniu rajtas proksimiĝi al tiu, portante sandalojn aŭ ŝuojn similajn al la reĝaj. Same, eĉ homoj sen religia kredo sekvas la senŝuan kutimon, vizitante parencojn aŭ amikojn. Ŝuoj ofte kunportas malpuraĵojn, inkluzive de sablo, koto aŭ fekaĵo, kies ĉeesto en la hejmo malkontentigos gastigantojn. Do en preskaŭ ĉiuj familioj ŝuoj restas ekster la pordo. Tio povas humiligi gastojn altrangajn, kaj ili akceptiĝas portantaj sandaletojn. Fremduloj, tamen, kiuj ne kutimas al ŝu-demetado, imitas la praktikon kun miro. SAGBADJELOU Kokou/pg
|