Moderna vivoALBANOJEksterlande eminentajAntaŭ nelonge la ĵurnalo Tirana Observer publikigis la nomojn de la 50 plej eminentaj albanoj. Plejparte ili distingiĝis eksterlande post 1990, kiam Albanio reaniĝis al la granda eŭrop-usona familio. La ses plej renomaj estas: Ismail Kadare (la plej tradukita albana verkisto kaj foje kandidato por la Nobelpremio); Inva Mula (soprano, debutinta en Parizo); Ana Oxa (kantistino, loĝanta en Italio); Sandra Bullock (usona aktorino) (sur la foto); James Belushi (usona aktoro) kaj Eda Zari (kantistino en Germanio). Bardhyl SELIMI
|