Moderna vivoTOGOLANDOMur-muroj„Moviĝu iomete, por ke mi trovu lokon por mia kajero por kopii la lecionojn,” diris unu lernanto al alia. Ankaŭ tiu ĉi diris tion al tria persono, la tria al kvara, ktp, ĝis fine la mesaĝo atingas la lernanton apud la muro. Venas la peto: „Muro, movu vin antaŭen, por ke mi trovu lokon por mia kajero por kopii la lecionojn.” Tia estas la situacio en togolandaj klasĉambroj. Ĝenerale, en ŝtataj lernejoj la studantoj sidas duope en klasĉambroj kun pli ol 50 gelernantoj. Kaj la nombro kreskas. Fojfoje enestas en klasĉambro 100 gelernantoj, tiel ke oni sidas tri- aŭ kvarope, kaj neniam estas spaco por teni kajeron kaj labori. BruoMankas rimedoj por konstrui kromajn klasĉambrojn. Ĉiu lernejestro klopodas siamaniere regi la situacion. Eblus farigi aliajn benkojn kaj tablojn, se estus mono. Eĉ tiam oni sidus ĝis dekope. Tamen ĉiaokaze la lernantoj interpuŝiĝas, tiel ke ĉiam bruas la klasĉambroj kaj malfacilas lerni. La klasĉambroj fariĝas varmegaj, tiel ke ĉiu volas eliri, ĉu por simple resti ekstere, ĉu por iri al vendisto kaj aĉeti akvon. Kiam intervenas la vokto por reirigi lernejanojn en la klasĉambrojn, aŭdiĝas la reago: „La varmo ne respektas nin. Ni bezonas pli da spaco, por ke ĉiu libere kopiu siajn lecionojn. Super ĉio, ni bezonas dilateblajn murojn.” GBEGLO Koffi
|