LeterojPri la siglojSian artikolon Sigloj en MONATO 2006/4, p. 5, Stefan Maul dediĉas al la mallongigoj, kiuj abundas en ĉiuj lingvoj kaj ankaŭ en nia. Li indikas, ke „ofte ili erargvidas homojn, precipe komencantojn”. Mi deziras iom komenti la artikolon. Sigloj estas tre utilaj. Ili estas uzataj pro ekonomiaj konsideroj. En la presitaj tekstoj mallongigoj ŝparas spacon kaj sekve paperon kaj laboron. En la parola lingvaĵo ili ŝparas tempon. Tio estas la pozitivaĵoj. Sed ili havas ankaŭ negativaĵojn. Ili povas erarigi la leganton/aŭskultanton, se tiu ne komprenas ilin, kiel tion montras la aŭtoro per trafaj ekzemploj. Se la leganto ne konas la siglon, por kompreni la tekston, tiu devas serĉi kielon deĉifri ĝin kaj ofte la klopodoj povas esti vanaj. Dum parolado la aŭskultanto ne havas eblon deĉifri la siglon kaj pro tio tuta frazo aŭ eĉ parto de la parolado povas esti nekomprenita. Por eviti la negativaĵojn de la sigloj en presita teksto, necesas ĉe la unua uzo de la siglo enkrampe deĉifri ĝin. La aŭtoroj kaj la redaktoroj konsideru, ke ĉiam estos legantoj, kiuj ne scias iun siglon. Dimitar HAĜIEV Bulgario
|