Moderna vivoMedicina turismoPli kaj pli venas eksterlandanoj kuracocele al Litovio. Aparte furoras ĉe privataj klinikoj dentaj kaj plastiaj operacioj: en Litovio la kosto estas ĝenerale nur triono de tiu en Usono, Skandinavio aŭ Britio, de kie venas plejparte la pacientoj. Fojfoje operaciotoj komunikiĝas retpoŝte kun kliniko, sendante ekzemple panoramajn radiografaĵojn kaj aliajn medicinajn informojn al la kirurgo kaj tiam interkonsentante pri la dato de la operacio. Pro favoraj flugeblecoj al Litovio la kuracistoj atendas, ke plu kreskos tiu ĉi medicina turismo. LAST/pg
|