EseoJubile, jubilade, gargantuece palatkaresemeMi sentas min eksterordinare feliĉa. Kaj tamen ... la edzino grumblas daŭre kiel kutime, la infanoj faradas ĝuste la kontraŭon de tio, kion mi deziras, eĉ la kato ne ĉasas la kolombojn, kiuj malpurigas mian trotuaron. Kaj tamen, io en mi jubilas, io en mi festas. Festi sola ne estas agrable, tial mi invitas vin festi kun mi, ĉar mi malkovris la fonton de mia ĝojo, la fonton de mia feliĉo, la fonton de mia deliro. Mi loĝas en lando, en kiu la nuna frusomera sezono povas nur feliĉigi, nur kontentigi. Estas lando kun neimageble granda nombro da restoracioj, kiel iu slovaka vizitantino prave rimarkigis. Estas lando, kie la popolo dediĉas multe da atento al manĝado; oni serioze traktas ĝin, oni konsideras ĝin eksterordinare grava afero; ĉiam estas senfina festado kaj manĝado, kiun oni dum tagoj priparolas, antaŭe kaj poste. Kaj precipe la fino de majo kaj komenco de junio estas la plej feliĉiga tempo de la jaro. Estas minimume kvar kialoj, kiuj daŭre radiigas vizaĝojn. Unue: tiam aperas kaj estas haveblaj la (holandaj) virgaj haringoj! Temas pri la nova, tiel nomata „verda” malgranda haringo, peklita surmare, kiun oni en sia tuto glitigas tra la gorĝo. Mmmmm! Mmmmm! Nenio en la mondo estas pli bongusta ol tia virga haringo! En la iama katolika tempo oni ĉi tie al la infanoj rakontis, ke en la ĉielo oni pavas daŭre manĝi, per oraj kuleretoj, rizkaĉon ... sed ni ĉiuj estis konvinkitaj, ke tute ne temis pri rizkaĉo, sed pri la holandaj virgaj haringoj! Molaj kaj dolĉajLa virga haringo, parenteze, havas grasecon de pli ol 16 %. Ĝi dankas sian specialan guston precipe al la fiŝa pankreato. La fiŝetoj ankoraŭ ne havas evoluintajn seksorganojn. Ili estas kapteblaj nur dum ses semajnoj, inter mezo de majo kaj fino de junio. Tiam ili jam abunde manĝis planktonon. Post kaptado oni senigas ilin de intestoj, sed lasas la grasan stomakon, peklas ilin kaj lasas ilin maturiĝi dum dudek kvar horoj. Tiel ili fariĝas veraj molaj, dolĉaj, kremecaj virgaj haringoj. Due: poste aperas la novaj junaj (nematuraj, almenaŭ ne tute maturaj jam) terpomoj el Murzeko (vilaĝo je kelkaj kilometroj de mia domo). Ili estas malgrandaj, almenaŭ la unuaj, kaj oni ne senŝeligas ilin, sed per tranĉilo zorge kaj atente forskrapas la haŭton. En la komenco oni eĉ ne bezonas tranĉilon, iom da frotado per mano sufiĉas por forigi la haŭton. Poste oni kuiras ilin, fajne tranĉas kaj bakas en multe da bona butero. Eble tio estas ankoraŭ pli bona ol la virga haringo. Cetere oni povas tutsimple ambaŭ kune manĝi! Estas vere, ke plej ofte oni akiras diareon pro manĝado de tiaj terpomoj, sed ĉiu flandro tre volonte suferas iom da diareo post la manĝo de junaj novaj terpomoj. Strange, sed tiuj terpomoj de malgranda vilaĝo havas apartan guston. Eĉ tiuj de apudaj vilaĝoj ne estas same bongustaj. Trie: preskaŭ samtempe estas haveblaj la novaj fragoj. En nia lando, Flandrio, estas multaj regionoj, kie oni kreskigas fragojn. Ekde kiam ili estas haveblaj, mi ĉiutage veturas al apuda regiono, kie oni apud la fragokampo vendas la rikolton, kaj ĉiun duan tagon mi aĉetas tutan kilogramon. En tiu periodo ni manĝas ilin matene kun la buterpano, tagmeze post la tagmanĝo, plej ofte en kefiro, kaj denove vespere kun la vespermanĝo, plej ofte denove kun buterpano. Ekzistas nun sendube dudeko da diversaj specoj, kaj ĉiu havas sian apartan guston. Sed preskaŭ ĉiuj ravas min. Digna al diojKvare, sed tion mi ne tiom ofte aktive partoprenas, iom poste sekvas la asparagoj. Ankaŭ tre proksime de ni estas regiono de bredado de asparagoj. Ankaŭ ili estas vera manĝo digna al dioj. Tiujn ni tamen ne ofte hejme preparas, sed ni iras al restoracio por manĝi ilin en taŭga medio. Tiu legomo ja bezonas sian reĝan etoson, devas esti manĝata kun respekto, kun ĝentileco, en plena honoro. Se ĉiujn aliajn aferojn mi kuraĝas manĝi simple vestita, ĉe simpla tablo, kamaradece, mi ne kuraĝus tion fari al Asparago. Jes, la majusklo estas intenca! Kaj nun oni trovis manieron ankoraŭ suprenlevi nian feliĉon. Se antaŭ deko da jaroj mituloj estis haveblaj nur en la monatoj, kiuj enhavas la literon „r” en sia nomo, nun oni trovis manieron por servi (post rikolto) mitulojn jam ekde la mezo de julio. Sekvontan semajnfinon ili jam estas anoncitaj. Ankaŭ ili konsistigas nepre iun nacian manĝon ĉe ni. Kiu deziras manĝi la plej bonajn, la plej dikajn, la plej bongustajn, tiu veturas (kun ankaŭ miloj da flandroj ... kion mi diras? dekmiloj da flandroj) al malgranda vilaĝo en Nederlando, tamen je nur kelkdeko da kilometroj de mia pordo. Mi ne povas daŭrigi skribadon pri tio, aŭ mi ploros emocie. Oni servas la mitulojn en kolosaj kvantoj, en grandaj kaseroloj, en ilia ŝelo, orflavaj, dikaj kiel voluptaj virinaj buŝoj, en vaporanta saŭc-akvo kun sekretaj spicoj kaj legomoj. Oni manĝu prefere kun farmista bruna pano, bone buterumita per freŝa farmista natura butero. Kiu iam manĝis tion nepre ne plu povos pluvivi sen regula porcio. Kelkfoje, sed tio estas malpli sankta, oni manĝas ilin ankaŭ kun frititaj terpomoj. Tamen, ankaŭ ĉiu flandra virino havas propran sekretan recepton, por prepari ilin hejme (1 kg po!). Kaj mi ankoraŭ nenion rakontis pri cikorio aŭ angiloj. Nu, eble iam! Petro DESMET' Flandrio
|