Moderna vivoKUIRARTOPlezuro elsakigitaManioko-folioj, kiam bone preparitaj laŭ strikta recepto, multe plaĉas al konganoj ambaŭborde de la rivero Kongo. Nepras pisti la foliojn, ĝis ili fariĝas preskaŭ verda kaĉo; kaj la bruo de la pistado signifas al la konganoj, ke tiel prepariĝas tio, kion ili konsideras la nacia plado. La manĝaĵo ricevas plurajn nomojn. En Kongo-Brazavilo oni nomas ĝin, depende de la loka lingvo, saka-saka, ntoba aŭ pondu. Oni preparas ĝin tre sperte; kaj en la kuirpoton, kun la manioko-folioj, eniras ekzemple palm-oleo, bulboj aŭ bulbetoj, aŭ fiŝaĵo. La rezulto bongustas. Se necesas iam plezurigi konganon, konsilindas proponi al tiu belan pladon da saka-saka. Jean-Louis MADZELLA/pg
|