MedioURSOJBavario funebras pro Beppo BrunoEn suda Germanio post 20a de majo 2006 dum pluraj semajnoj unuopa kaj unika „monstro” kaŭzis maltrankvilon: urso. Ĝi ne sciis, ke post la mortpafo de la lasta urso en 1835, neniu urso rajtas vivi libere en tiu „libera ŝtato” Bavario. Veninte el norda Italio ĝi vagadis en la monta regiono inter Tirolo/Aŭstrio kaj Bavario/Germanio, migrante multajn kilometrojn zigzage en arbaroj kaj alta montaro. Laŭ sia naturo la vagulo mortigis kelkajn kaprojn kaj ŝafojn penetrante sur paŝtejojn, formanĝis kuniklojn rompmalferminte iliajn stabletojn kaj detruis abelujon por frandi mielon. Pli ol 130 jarojn tiaj bestoj estis kvazaŭ malaperintaj el tiu regiono. La ekzamenado de haroj kaj spuroj identigis la urson: JJ1 – virseksa. Li estis nomita laŭ la gepatroj: patrino Jurka kaj patro Joze venis el Slovenio. Oni translokigis ilin en la naturparkon Adamello-Brenta, kie en 2002 naskiĝis du viraj ursetoj. JJ2 malaperis. En septembro 2005 perdiĝis liaj spuroj. JJ1 similas al la patrino, kiu kondukis lin al homaj vilaĝoj, kiam li estis ankoraŭ ursobebo, instruis lin enpenetri en stablojn kaj paŝtejojn kaj buĉi manĝeblan bruton. Tiel li perdis sian naturan timon kaj distancemon. Schengen kaj MaastrichtNervoze kaj sensperte reagis popolo kaj politikistoj. Kion fari? En Bavario oni decidis, ke la urso estas danĝero publika kaj oni permesis al ĉasistoj mortpafi ĝin. Naturprotektantoj kaj bestamantoj kontraŭis; ili proponis kapti ĝin en speciala kaptilo. Sed la urso ne emis esti kaptita kaj ne alproksimiĝis. Ĉiam denove ĝi buĉis ŝafojn kaj kuniklojn, formigradis kaj transiris sen ĝeno la landlimon konforme al la konvencioj de Schengen kaj Maastricht kaj la traktato de Amsterdam. En Aŭstrio ĝi ricevis azilon: Tie la respondecaj instancoj malpermesis la ursĉasadon. Veterinaroj kaj specialistoj kun spertoj en kaptado de sovaĝaj bestoj per blovtuboj kaj narkotigaj sagoj embuskis – vane. De tempo al tempo la urso mallonge montriĝis al kamparanoj kaj turistoj, fojfoje iu sukcesis kapti foton. Sed ĉiam li tuj forzigzagis kaj neniu ĉashundo sukcesis sufiĉe longe sekvi ĝian spuron. Eĉ la speciale trejnitaj ursohundoj, importitaj el Finnlando post kelktagaj burokrataj intertraktoj, perdis la ursan odoron disflugantan en la somera varmego. Nokta karamboloLa popolo pli gastame, kvazaŭ familiece akceptis la urson kaj tuj transbaptis ĝin. Tiel la urso ricevis du novajn nomojn: Beppo kaj Bruno – supozeble laŭ lia koloro. La 14an de junio nokte ĝi karambolis kun aŭtomobilo. Sed nek la aŭtomobilisto nek la urso spertis gravan damaĝon. Ne troviĝis sangospuroj ĉe la aŭtomobilo. Ŝajnas, ke la besto nur pasante tuŝetis la retrospegulon. La 16an de junio la urso estis vidita proksime al la sud-bavara urbo Bad Tölz [telc]. La finnlandaj ursoĉasistoj kun siaj kvin speciale trejnitaj hundoj rekomencis la serĉadon laŭlonge de la rivero Isar. La polico vaste baris la regionon multe vizitatan de montar-migruloj. Sed Bruno ĝuis plue sian liberecon. Merkrede ĝi akompanis aŭtomobilon. Ĵaŭde ĝi montriĝis sur teraso de skikabano kaj foriris nur malrapide, kiam la dommastrino bojis kiel hundo. Vendrede unu el la finnaj specialhundoj haltigis la urson, sed dum alrapidis la ceteraj hundoj kaj ĉasistoj, Bruno adiaŭis kaj malaperis denove. La regiona registaro ediktis, ke neniu rajtas restadi en proksimo de mil metroj ĉirkaŭ la ĉaskaptistoj. Malobeante la dekreton oni riskus monpunon de 5000 eŭroj. Vetoficejoj demandis, kiu el ambaŭ restos pli longe: la urso en libereco aŭ la germana futbalteamo en la mondĉampionad-turniro. Kaj gazeto organizis voĉdonadon pri la nomo de urso, ĉu Beppo aŭ Bruno. Intertempe oni trovis ĉasludon en Interreto (www.brunoderbaer.de), kaj oni povis aĉeti T-ĉemizojn, kiuj montras la datojn kaj lokojn de la ursa migrado, simpatias kun la ursa ruzeco aŭ apelacias trovi ĝin (www.baerbruno.de). Iam unu el la finnaj serĉhundoj perdiĝis en la montaro, sed bonkondute sin reanoncis ĉe arbohakisto, kiu rekondukis al la posedanto la hundon, elĉerpitan de la somera varmo. La ĉasistoj timis la porursan simpation de la popolo. Tial bavaraj barbaroj postulis, ke policistoj mortpafu la urson. Bruno ripozu en pacoLunde la 26an de junio 2006 kelkajn minutojn antaŭ la kvina horo ĉasistoj mortpafis ĝin. Politikistoj defendis la ĉasagon, publiko funebras, kelkaj eĉ minacas la ĉasiston, kies identeco ne estas publikigita. „La urso mortis, la murdistoj vivas”, iu diris. Kaj „Bruno estas morta – R.I.P.” (latine: Requiescat in pace – ĝi ripozu en paco). Opozicia partio postulas abdikon de la pormedia ministro en Bavario kaj unio de bestoprotektantoj asertas, ke la mortigo lezas internaciajn traktatojn kaj regulojn. La ĉasista asocio bedaŭris la mortpafon kaj defende diris, ke necesis ĉasi la urson pro ĝiaj nenormala konduto kaj danĝeraj kutimoj. Nun la kadavro estos genetike ekzamenata kaj poste preparata por esti montrata en la muzeo Mensch und Natur (homo kaj naturo) en Munkeno, kie troviĝas ankaŭ la lasta sovaĝa urso el Bavario, ĉasmortigita antaŭ 130 jaroj. Endanĝerigita specioRestas nur malmultaj ursoj en Eŭropo: En Slovakio oni taksas 300 ĝis 600, en Hispanio iom pli ol 100, en Italio 60 ĝis 70. En Francio vivas nur malmultaj en la pirenea montarregiono. En 2004 la lasta „purrasa” franca ursino estis mortpafita eksterleĝe. En la lastaj semajnoj estis kaptitaj tri ursoj en Slovenio kaj metitaj en liberecon en la franca parto de pireneoj. Artistoj transprenis patronadojn por tiuj bestoj, sed ŝafistoj elmetis venenitan mielon. Jomo IPFELKOFER
|