El mia vidpunktoInformadika revolucioSiatempe la industria revolucio kaŭzis totalan ŝanĝon de la socia funkciado de la homaro. Ĝi ŝanĝis la feŭdan socian sistemon, kiu funkciis baze de heredaj leĝoj, ĝi ŝanĝis la filozofion, en kiu la socia hierarkio valorigis la laboron, ĝi ŝanĝis la ekonomian funkciadon, ĝi ŝanĝis la homajn liberecojn (ne plu servuteco, sed libermerkata laboro dum limigitaj horoj), ĝi ŝanĝis la rilaton al religio kaj apartigis la religion disde la ŝtato. Temis pri egaj sociaj ŝanĝoj, kiuj kondukis al tute alia pozicio de la unuopulo en la socio, al libera tempo por ĉiuj, al malpli grandaj familioj kaj al multaj aliaj novaĵoj. Kaj nun disvolviĝas informadika teknologio. Oni ankoraŭ ne konscias, ke ĝi kondukas al same granda revolucio en la homara historio, kiel faris la industria teknologio. La sekvoj de tio estas same enormaj kaj por ni apenaŭ imageblaj. Ĉu servutulo aŭ grafo en la 17a jarcento povus entute imagi, ke iam ĉiuj homoj havos egalajn rajtojn, ke ĉiuj devos labori, ke ĉiuj estos alte klerigitaj kaj ke estos demokratio, en kiu pli-malpli ĉiuj povos partopreni en politika vivo? La neimageblaj ŝanĝoj, kiujn alportos la informadika revolucio, estas nur konjekte senteblaj. Jam nun ekevoluas paralela interreta mondo, en kiu grandparte ne plu validas la leĝoj de la formala mondo. Interreto evoluas sen politika gvidado. La interretan mondon ne kontrolas iu forto aŭ iu armeo, ĝin ne direktas iu potenco, en ĝi jam nun ĉiam pli okazas aferoj sen mono. Sekve en la paralela interreta mondo, kiu ĉiam pli influas ĉies vivon, regos tute aliaj leĝoj, nekonataj en nia ankoraŭ laŭ industriepoka leĝaro funkcianta sociordo. La interreta mondo montras jenajn tendencojn de la estonta socio: Simple ne estas antaŭvideblaj la konsekvencoj, sed certas, ke la ŝanĝoj estos radikalaj kaj miaopinie ankaŭ multe pli rapidaj, ol ni imagas. La tuta klopodado de la nuna politiko konservi privilegiojn de unuj, serĉi manierojn malfermi novajn laborlokojn, influi al pli vastaj merkatoj ktp. baldaŭ estos sensenca. La homaro ne plu havos laborlokojn, ĝi ekonomie funkcios sen mono. Regos ne politikistoj, sed posedantoj de informoj kaj scioj. Pli efikaj informinterŝanĝoj inkluzivos pli ekonomian lingvan sistemon – verŝajne tian, en kiu internacie malmultiĝos la lingvoj uzataj kaj sendube la rolo de Esperanto kreskos. Mi estas scivola pri opinioj de vi, legantoj de MONATO. Eble valorus malfermi interretan forumon por interŝanĝi ideojn. Zlatko TIŠLJAR
|