LeterojLa granda eŭrop-usona familioEn MONATO 2006/6, paĝo 9, mi legis en Eksterlande eminentaj la sekvan frazon: „post 1990, kiam Albanio reaniĝis al la granda eŭrop-usona familio”. Strange. Unue, ankoraŭ nenie mi ĝuis aŭdi pri „la granda eŭrop-usona familio”. Due, ĉu Albanio reaniĝis nur al tiu familio? Ĉu nia mondo kaj planedo ne estas unu familio? Ĉu la mondo-partoj latinamerika, afrika, azia, aŭstralia estas malpli allogaj? Sergei PAĤOMOV Rusio
|