LeterojŜpar-hoteloj95 eŭrojn vi, akra kritikanto de la usona vivostilo, toleras pagi por unu dupersona tranokto en kaĝa ĉambro de urbega hotelo plus dufoje 10 eŭrojn por modesta matenmanĝo (MONATO 2006/7, p. 5)? Tian mondon mi ne volas, ne subtenas, kaj probable 90 procentoj de la tera homaro ja eble volus, sed ne povas. Mi mem ne plendus pri la eja malgrandeco kaj apenaŭ sufiĉa ekipaĵo, se mi trovus trankvilan, puran, pagindan (ne -endan) tranoktolokon. Bedaŭrinde, esti simpla tranoktanto nuntempe kostas preskaŭ ĉie tro multe, almenaŭ por modesta dormanto (postulema „gasto” ja pagu!). Mirigas min, kara samgeneraciulo, kies tekstojn mi plej ofte aprobe legas en MONATO, via toleremo al tia mondo, kia ĝi fariĝis kaj kiun vi aliokaze konvinke kondamnas. Sed en tiu ĉi enkonduko vi nur plendis pri ia pagenda mizereco de ŝpar-hoteloj, sed ne pri la „sistemo”. Envere ja ne temas pri kvadratmetroj kaj prezoj, sed pri vivostilo kaj moralo. RÖSSLER Franz-Georg Germanio
|