LeterojMussolini, Hitler, Stalin kaj BushŜajnas, ke la bando de Bush preterpasis ĉian limon. Plej ŝokas la silento, eĉ aprobo de la usona popolo. Sed nenio nova: ofte la popoloj tiel eraras kaj poste amare pagas. 1938, 90 elcentoj de la italoj subtenas Mussolini, amasmurdiston en Libio kaj Etiopio; 1944, 90 elcentoj de la germanoj subtenas Hitler, kreinton de la koncentrejoj; 1953, 90 elcentoj de la rusoj subtenas Stalin, elpensinton de la gulago ... Simile hodiaŭ en Usono: Bush, evidenta senbrida militkrimulo – multe pli ol Milošević kaj Sadam – subtenata en siaj imperiaj militoj fare de 61 elcentoj de la usonanoj, laŭ freŝdata opinisondo. Respublikanoj kaj demokratoj – ĉiuj pasie kune, por la Patrio (nome, por la Petrolo). „Prava aŭ malprava: mia Patrio!” En tiaj situacioj kie estas la intelekta elito? Aŭ konsenta, aŭ masakrita-ekzilita-fuĝinta, aŭ ... silenta, absorbita de siaj fakaj esploroj? En 1937 ĵurnalisto demandis al Hans Kelsen, ĉefteoriulo de la jura formalismo: „Se ŝtatestro, laŭkonstitucie elektita, iun tagon dekretus, ke estu mortigitaj ĉiuj ruf-haruloj, kion vi dirus?” La juromajstro suverene elblovetis: „Mi estas juristo, ne moralisto.” Jen ŝrapnela respondo al la tuta naiva koterio: kleristoj, humanistoj, Rousseau, Kant, Beccaria ... La „silentuloj” estas liaj disĉiploj. Sed, kio pri miloj da homoj ĉiutage masakrataj? Ba, kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas. Filippo Franceschi Italio
|