Spirita vivoMia religioIam vizitis Togolandon la kolombia esperantisto Ruben Torres. Li demandis min: „Kiu estas via religio?” Mia respondo estis spontana: „Mi ne scias.” Li tuj ridis kaj diris: „Multo estas kaŝita en tiu ĉi respondo.” Li certe pravas. Mia respondo ne signifas, ke mi scias nenion pri religioj, sed ĝi aludas pri la taŭgeco de la religio, kiun mi praktiku. Kiu ĝi estas? Ne perdu tempon scii la nomon de mia religio. Eble ĝi estos „rilatologio”. Mi naskiĝas en la naturo kaj mi devas vivi en harmonio kun la naturo. Mi naskiĝis de paganaj gepatroj. Mia patro havis propran voduon1, sed liaj vortoj ĉiam montradis lin skeptika pri idolaj aferoj. Mia patrino estis verva idolano, sed dum la lastaj jaroj de sia vivo ŝi estis kristano. Mia patro mortis la 8an de decembro 1981 kaj mia patrino la 7an de oktobro 2004. La periodo inter la du mortodatoj estas tre grava por mia vivo: geedziĝo, malapero de karaj homoj, konatiĝo kun Esperanto, studado ktp. Kio pli gravas por mi, tio estas mia lernado pri la vivo, ĉar en ĝi troviĝas ĉio alia. Koni la taŭgan religion de la mondo estis mia irletero. Vere, ĝis nun mi ne trovis la religion, kiun mi praktiku. Kiam inter ateistoj mi diras, ke mi ne scias, ĉu Dio ekzistas, ili konsideras min samkredanto. Min oni konsideras ateisto, kiam en la sama medio mi diras, ke organiziĝi en grupo por havi komunan regularon nur por nei la ekziston de Dio signifas, ke oni neas ne la ekzistadon mem de Dio, sed la neadon de ĝia ekzistado, ĉar ĉio okazas, kvazaŭ oni ne volus rekoni ion, pri kies ekzisto oni ne havas opiniojn. Mi ne bezonas scii, ĉu Dio ekzistas, por esti en harmonio kun la naturo. Kie mi estas, tie mi neniam volas esti rimarkata. Mi do faru ĉion, kion la tieaj homoj faras. Se ili iras nudaj, ankaŭ mi iru nuda. Aŭdinte tion de mi, kuzino kristana tuj demandis: „Se vi estas inter idolanoj, ĉu vi manĝos aferojn oferitajn por la idoloj?” Certe mian respondon al tiu ĉi demando ĉiuj povas scii: „Idoloj ne pretigas manĝojn. Eĉ se ili pretigas manĝojn, ili tion faras, por ke oni manĝu. Se mi ne manĝus, la nutraĵoj povus putri kaj la naturo punos, ĉar la manĝon ĝi donis pere de la idolo aŭ idolanoj.” Strange, ĉu ne? Ne mia respondo estas stranga, sed la konduto de ni, homoj, antaŭ religiaj aferoj. Ni demandu nin, kial ni kredas, kaj certe tie ni trovos diversajn respondojn, kiuj lernigos multon al ni. Idolanoj esperas nenian vivon postmortan, sed kristanoj jes. Budhanoj celas la nirvanon ktp. Oni pensus, ke la celtabuloj de la religioj estas malsamaj. Observante la konduton de homoj vere religieme trankvilaj, sed ne fanatikaj, oni tuj rimarkos, ke ili faras ĉion por esti en harmonio kun la medio, kie ili vivas: observas ĉiujn regulojn, kunlaboras kun ĉiuj ktp. Ili neniam malamas, kaj tiel ili konsideras ĉiujn homfratoj. Ili rekonas la homecon en ĉiuj homoj kaj tiel rilatas al ĉiuj, respektante tiun ĉi homecon. Ili respektas la naturon kaj ĉion en ĝi, ĉar ties ekvilibro ebligos harmonian vivon inter la estuloj kaj estaĵoj, kiuj ĝin konsistigas. Religio de homoj ne havu nomon aŭ oni simple ne konsideru la nomojn de la religioj, ĉar tio naskas disputojn. Religio estu en la koro kaj igu la homojn vivi en harmonio kun la naturo. Kio estas agrabla al aliulo sen damaĝi ceteran homon, tion ni faru al li. Vere, kiu estas la nomo de mia religio, tion mi ne scias. Eble, ĉar mi ŝatas ĉiam rilati kun ĉio, ĉar mi bezonas, ke kune ni partoprenu en la plibonigo de nia medio, mi elpensus diversajn vortojn por kontentigi homojn, kiuj ŝatas nomojn.2 Ĉu „rilatio”, „rilatogio” aŭ „rilatologio” estas taŭgaj vortoj por nomi tion? Eble pliaj vortoj tuj aperos. Tio montras, ke ne vortojn ni bezonas por ligi nin kun aliaj estuloj/estaĵoj de nia naturo, sed niajn sintenojn/agojn, por ke ni estu utilaj al ĉiuj. GBEGLO Koffi 1. Voduo estas tradicia afrika religio, kiu konsistas el multego da religietoj variaj laŭ la tradicioj de ĉiu socikultura grupo. Ĝi konas multe da dioj, ĉefe naturajn elementojn kiel arbon, ŝtonon, serpenton, sablon, feron, statueton ktp.2. Laŭ la fama latina filozofo Cicerono la etimologio de „religio” estas ĉu „esti ligata kun ...”, ĉu „regule aŭ daŭre relegadi”.
|