LeterojSamarkandoMi ŝatis la artikolon en la lasta MONATO (2006/8-9, p. 17-20) pri Samarkando des pli pro tio, ke jam mi turismis kun deko da samurbanoj en Uzbekio. Anatoli Ionesov estas kompetenta vojaĝisto kaj amikeca ĉiĉerono. Ĉi-septembre alia grupo flugis al la Silka Vojo. Ne bedaŭrinda vojaĝo. Gaston RISTE Francio
|