LeterojReveno al la hejmlandoDum la teruraj bombardoj de Libano fare de la israela armeo mi ofte rememoris la priskribon de la vizito de Husejn Al-Amily al lia naskiĝ-vilaĝo At-Tajba (MONATO 2006/7, p. 8), kiu mem suferis ilin kun tragikaj rezultoj laŭ gazetaraj raportoj. Liaj vortoj bildigis pejzaĝon tre similan al tiu de mia regiono, kaj lia kontribuo sentigis min eĉ pli proksima al la viktimoj. Hektor ALOS I FONT Katalunio
|