EnkondukoLeterojLeteroj de legantoj kutime estas spicaĵo en gazeto, ĉar – kontraste al aŭtoroj – legantoj verkante tekstojn ne devas tiom atenti regulojn de objektiveco. Ili povas eldiri sian tute personan opinion, kritikon, eĉ mokon. Kompreneble ankaŭ por tiuj tekstoj validas la ĵurnalisma principo, ke oni ne rajtas kalumnii nek ofendi aliajn personojn kaj instituciojn, sed legantoj rajtas polemiki, kion aŭtoroj kaj redaktantoj povas nur en komentarioj, kaj eĉ tion nur modere. Tia libereco tamen jen kaj jen povas forlogi iujn al duonveroj aŭ eĉ mensogoj, kaj se ili volas esti aparte ruzaj, ili kaŝas sian nomon per pseŭdonimo, tiel ke neniu povas scii, kiu fiulo vere skribis la koncernan leteron. Bonŝance tio ne okazas ofte ĉe nia revuo, sed kiam antaŭ kelka tempo alvenis letero, pri kiu ni dubis, kaj ne povis konstati, kiu vere estas la aŭtoro, ni pridiskutis en la redakta teamo la problemon. Rezulte ni enkondukis pli striktajn regulojn por leteroj, tiel ke nun anonimaj aŭ falsaj leteroj absolute ne havas ŝancon. Honesta skribanto ja ne timu, se li indikas sian kompletan adreson inkluzive de telefon-numero, tiel ke en okazo de bezono ni povas certigi per alvoko la identecon de verkinto. Eble estas ja nur koincido, sed frapas, ke post la unua aperigo de la novaj reguloj en numero 8-9 alvenis multe pli da leteroj ol kutime (vidu kiom ampleksa ĉi-foje estas la rubriko). Kiel ajn, daŭre validas, ke ni ĝojas pri ĉiu letero, ĉar ĝi montras, ke ni trafis la intereson de niaj legantoj, kiuj reagas al tekstoj aperintaj. Krome leteroj estas bona rimedo por korekti eventualajn erarojn aŭ misprezentojn de aŭtoroj, kiuj ja ankaŭ estas nur homoj eraripovaj. Cetere, por tiuj, kiuj havas ret-aliron, nun estas aparte facile sendi leteron (kaj ankaŭ pli facile por ni, ĉar ni ne devas komposti la tekston). Do daŭre validas mia alvoko: skribu leterojn! Kaj ne hezitu ne nur laŭdi, sed ankaŭ kritiki (aŭ eĉ insulti) nin ... Sincere via Stefan MAUL
|