LeterojEvoluo vivas ne en la retoZlatko Tišljar (MONATO, 2006/10, p. 9) estas scivola pri nia opinio, sed per la frazo „Eble valorus malfermi interretan forumon por interŝanĝi ideojn” tuj forpuŝas la ne-retulojn. Mi, ne-retulo, sentas la evoluon. La komenciĝanta revolucio okazu ne sur la batalkampo, sed en nia sino, ĉar ni klare vidas, ke la aktuala sistemo kraŝe kuras al muro. Interreto ne naskas novan senton, eĉ se jam ĝi utilas por disvastigi informojn. Ni ne vidu la reton kiel novan religion. Evoluo vivas ne en la reto, sed en nia menso, kiu aŭskultas la koron. Michel MARKO Francio
|