El mia ridpunktoDu mil sesPri politikistaj mensogoj ni skribis ĉi-loke plore plurfoje, ekzemple pri mensogoj de usonaj prezidantoj Bill Klintono en seksoskandalo kaj Ĝorĝ Dablju Buŝ pri Irak-milito. Sed ĉi-jare okazis ĉi-kampe io nekredebla: politikisto diris mem, ke li (kaj lia partio) mensogadis kaj mensogadas. Hungara ĉefministro Ferenc Gyurcsány [djurĉanj] konfesis tiun ĝeneralan veron, kaj la mondo miris. Sed ni miris ankaŭ pri la reagoj de la publiko hungara: la pompe trompitaj kaj nun klare klerigitaj elektintoj ne dankis pro la vero, sed protestis. Tio certe konfirmos la konvinkon de politikistoj mondvaste, ke ili ne diru la veron, sed pravas brave mensogi. La publiko evidente atendas nenion alian. Science mensogiKe statistiko estas la scienca metodo por mensogi, tion ni ankaŭ scias. Sed kion pensi pri statistikistoj, kiuj asertas, ke la 17an de oktobro 2006 ekzakte je 7.46 h de usona orientborda tempo la usona loĝantaro atingis la nombron 300 milionoj? Ili tamen ne sciis, ĉu la 300-miliona usonano estas novnaskito, ĉu nigra aŭ blanka homo, aŭ ĉu estas enmigrinto laŭleĝa aŭ kontraŭleĝa. Mi asertas, ke tiun nombron Usono atingis jam antaŭ unu jaro aŭ eble post unu jaro – kiu povus pruvi, ke mi eraras? Mensogis ankaŭ germana bulvard-ĵurnalo Bild, kiu jubilis „Ni estas papo!” Kompreneble ne la germanoj fariĝis papo, sed nur unusola Josef Ratzinger [racinger], kiu krome malpli estas germano ol bavaro. Alia afero estas, ke nuna Benedikto 16a en sia blazono havas urson; ĉu eble tial somere el Italio venis problem-urso Benno Bruno, kiun pafmortigis bravaj bavaraj ĉasistoj, por ke la papo dum sia vizito en aŭtuno ne riskus danĝeran renkontiĝon kun reala urso? Pro la krititolo de Bild supozeble palaj poloj ĉi-jare ne estis tre afablaj al germanoj, precipe tiuj katolikegaj ĝemeloj, kiuj havas nomon similan al „Kaĉ-sinki” kaj nun duope regas Pollandon (unu prezidanto, alia ĉefministro), daŭre riproĉis ion al Germanio. Imagu, se ne estus ĝemeloj, sed trinaskitoj – sendube la tria estus papo! OfendiĝojSed nun ni do havas ne-polan papon, kiu eĉ estis nazio, se ni volas kredi al brutalaj britaj bulvard-gazetoj. Tiuj post elektiĝo de Benedikto 16a malkovris, ke li estis „Hitler-knabo”, kiel milionoj da germanaj junuloj. Sed la aliaj milionoj ne arogis al si fariĝi papo! Benedikto 16a dum universitata prelego en Germanio tamen ne atakis judojn, kiel decus al nazio, sed islamanojn, citante iun mezepokan monarkon, kiu asertis, ke islamo estis tiam perfortema. Tiun prelegon laŭdis eĉ islamaj teologoj, kiuj ĉeestis ĝin, sed tuj poste ĉiuj aliaj islamanoj, kiuj ne aŭdis la papajn vortojn, surstrate protestis en tuta la mondo kontraŭ tiu papo kaj volis sendi lin al la infero, laŭ afiŝo vidita en Britio. Li ne iris tien, sed provis klarigi, kion li vere diris, kaj iom post iom islamanoj trankviliĝis – ĝis nova ofendo. Kion ni lernas el tio? Ke ni rajtas nek kritiki nek moki pri islamanoj, ĉar ili facile emas ofendiĝi. Mirigas min tamen, ke en Germanio islamanoj akceptas ĉiujare en decembro „kristnask-monon” sen ofendiĝo; tiun ekstran salajron oni pagas en Germanio, por ke kristanoj digne povu festi Kristnaskon. Mi konsilas, ke por islamanoj en Germanio oni transigu tiun almozmonon al la koncerna fast-monato kaj nomu ĝin „Ramadan-mono”. Ĉar, kiel ĉi-jare informis abunde turkaj amaskomunikiloj, islamanoj devas elspezi multan monon por fastado, pli ĝuste por postfasta fazo de tago. Ili nek manĝas nek trinkas dum la tago, pro kio kolapsis eĉ turka ĉefministro, sed post malapero de suno sunaistoj same kiel ŝijaistoj diboĉas ekstreme, manĝante kaj trinkante dum la tuta nokto, ĝis ili matene povas distingi blankan de nigra fadeno. Kontraste al usonanoj, kiuj parolas pri „fast food” (rapidnutraĵo), islamanoj do havas sian fastonutraĵon. Ni neniel volas kritiki aŭ moki pro tio, sed ni nur citas avertojn de nutrospecialistoj en turkaj gazetoj, kiuj diris, ke tia diboĉado damaĝas sanon – simile kiel ĉe kristanoj, kiuj diboĉas dum Kristnaskofesto (ne Krisnasko-fasto!). Mezepoka metodoProblemon pri islamo, pli ĝuste pri islamistoj, kiel konate, havas ankaŭ Buŝo en Irako. Ili simple ne volas akcepti lian predikon pri demokratio kaj daŭre bombatakas la okupaciajn trupojn kaj proprajn popolanojn. Tial nun usonaj militistoj refalis en mezepokon; tiam urbojn oni protektis kontraŭ malamikoj per altaj muroj kaj profundaj fosaĵoj kun akvo. Tiujn volis instali Usono ankaŭ ĉirkaŭ la iraka ĉefurbo Bagdado. Grandioza plano, ĉu ne? Kiam la fosaĵo estos preta, fine usonaj trupoj povos revojaĝi hejmen. Cetere ni devas priplori gravajn perdojn: malaperis en Sensignifolandon miaj du plej dorlotitaj politikaj harlekenoj, aŭstra Jorgo Hajdero kaj itala Silvio Berluskono. Nu ja, daŭre restas multaj aliaj politikistoj, pri kiuj ni povas ridi. Eble en 2007 eĉ aperos novaj. Ni rajtas esperi! Stefan MAUL
|