LeterojĈu lingvoj formortu? (2)Legante la titolon „Lingvoj formortu senprobleme”, per kiu vi prezentis leteron de Elvia Belluco (MONATO 2006/10, p. 7), mi ŝokite pensis: nu, jen persono, kiun tute ne tuŝas la lingva katastrofo, okazanta sub niaj okuloj! Sed poste, atente legante la leteron, mi konstatis, ke verŝajne ĝi esprimas la malon. Laŭ mia kompreno, E. Belluco bedaŭras, kiel ni ĉiuj, pri la grava fenomeno; ĝuste tial ŝi proponas: oni haste kolektu skriban ateston pri tiuj lingvoj, kiuj verŝajne baldaŭ mortos, por ke almenaŭ dokumenta memoro restu pri ili! Filippo FRANCESCHI Italio
|