EkonomioLITOVIOLitova MEP kreskasLitovio paŝon post paŝo proksimiĝas al la meza vivnivelo de Eŭropa Unio (EU). Pasintjare la malneta enlanda produkto (MEP) je loĝanto de Litovio superis duonon de la EU-averaĝo. La statistiko konfirmas, ke en la jaro 2005 la MEP por unu litovo estis 52 % de la averaĝo de EU, kompare kun 48 % en la jaro 2004. Litovio iom superas du najbarajn ŝtatojn: Pollandon (50 % de la averaĝo) kaj Latvion (47 %). Oni kalkulis, ke la MEP en Litovio en la lasta jaro kreskis je 7,5 %, dum en pli riĉaj EU-landoj ĝi kreskis nur je 1,6 %. Malgraŭ tio, la vivnivela diferenco restas grandega. Ekzemple, la luksemburga MEP je loĝanto eĉ kvinoble superas tiun de Litovio. LAST
|