Moderna vivoGranda sumo, malgranda aparatoLa plej grandan subvencion dum la historio de israela scienco, 1,75 milionoj da eŭroj, ricevis 31-jara kuracisto Hossam Haick pro aparato kapabla laŭ odoro diagnozi pulmkanceron. La mono, el Eŭropa Unio, ebligos fondi esplorlaboratorion kaj realigi la ideon de Haick krei miniaturan diagnozilon, kiu rekonas je la komenco tumorspecojn. Haick profesoras ĉe la plej prestiĝa israela teknika altlernejo, Teĥnion, en la urbo Hajfo. AMik
|