Moderna vivoTURISMOGiganta projektoLa israela ministrejo pri turismo helpas krei la unuan israelan elefanto-parkon. Planite estas venigi kelkdekojn da elefantoj el Tajlando kaj aliaj aziaj landoj. La bestoj – ĉefe elefantinoj, ĉar ili estas pli amikemaj – vivos libere, sen kaĝoj, ĉe kibuco Nahal-Oz, kie vizitantoj povos ilin manĝigi, tuŝi kaj eĉ rajdi. La elefanto-parko aspektos kiel azia ĝangalo, kiel oni jam faris sur insulo Balio en Indonezio. La parko, malfermota en 2008, kostos 1,1 milionojn da eŭroj, kaj laŭplane allogos jare 400 000 vizitantojn. AMik
|