Moderna vivoLardo-ardoEkzistas en la mondo multaj konkursoj. En Ukrainio, tamen, oni elpensis ankoraŭ unu. En la urbo Lucjk (regiona centro de la nord-okcidenta parto) okazis konkurso pri rapida manĝo de lardo. La venkinto, loĝanto de Lucjk, ene de 30 minutoj sukcesis konsumi unu kilogramon da lardo, delikataĵo de Ukrainio, plus panon kaj cepojn. Dum la konkurso estis inaŭgurita maketo de monumento, dediĉita al la porko kaj konstruota en Lucjk. Dmitrij CIBULEVSKIJ
|