Moderna vivoDecido aŭtok(r)ataSveltiĝos la jerusalema leono: temas ne pri bestoĝardena katego sed pri simbolo videbla sur la urba blazono. La jerusalema leono tro similas al tiu de la franca aŭto-kompanio Peugeot. Ironie, oni unue rimarkis la similecon, kiam eksterlandanoj ricevis medalojn pri la evoluo de la urbo: la medalo-ceremonio estas sponsorita ĝuste de la sama firmao. Tial la urba registaro decidis malgrasigi la jerusaleman katon, por ke ĝi ne estu konfuzata kun ĝia franca kuzo. AMik
|