LeterojKontroli ne egalas al regi!Plurfoje Josef Mendl en sia artikolo Ĉu militoj savos Usonon? (MONATO, 2006/10, p. 24-26) uzis la vorton „kontroli” (verŝajne kiel falsan amikon), kiam li celis „regi”, „gvidi” aŭ „direkti”: „Ili rajtas posedi kaj plene kontroli ...”, „Temis pri kontrolo de nafto ...”. Laŭ pluraj vortaroj (inkluzive de PIV kaj PIV2) tio estas eraro. Aŭ ĉu MONATO malkonsentas, ke tia uzo de „kontroli” estas erara? Russ WILLIAMS Pollando Efektive temas pri ofta eraro, kaj la revizianto eĉ plurfoje anstataŭigis „kontrolo” per „regado” en la koncerna artikolo. Tamen kelkajn okazojn li pretervidis, pro kio ni pardonpetas.
|