Moderna vivoALBANIOEdziniĝo al mortintoEksterordinaran rimedon trovis la albanaj gefratoj Margjoni [marĝoni] por ekposedi domon kaj riĉaĵojn. La fratino Vjollca „edziniĝis” al mortinta fraŭlo, Jeton Bizhga [biĵga]. La gefratoj konis la fraŭlon kaj decidis profiti de lia morto. Falsinte dokumentojn, eble helpe de korupta oficisto, ili anoncis la geedziĝon de Vjollca kun Jeton, por ke la fratino fariĝu la sola heredonto. Tamen la patro de la mortinto, surprizita pro la „edziĝo”, denuncis la aferon al la polico. Montris enketoj, ke Bizhga mortis antaŭ la dato de la „geedziĝo”. Nun la gefratoj estas akuzitaj pro falsado de oficialaj dokumentoj. Bardhyl SELIMI
|