Moderna vivoBESTOJDelikate ...Kiel kontraŭleĝe veturi al fora lando kaj tamen tie esti gastame akceptata? La respondo simplas, kiam oni estas kato. En novembro pasintjare havenlaboristoj en la brita urbo Liverpolo miris, kiam en kontenero el Hajfo (Israelo) ili trovis blankan katon. La kvarpiedulo estis ŝlosita sen nutraĵo kaj akvo dum 17 tagnoktoj kaj tamen restis viva. Malfacile estis kapti la katon sed post kvin horoj fiŝodoro eligis la beston el ĝia kaŝejo. Veterinaro kontrolis la katon, kiu sata kaj feliĉa kvarantenis. En Israelo per gazeto-anoncoj oni serĉis la posedanton. AMik
|