PolitikoISRAELORobote batalenEllaboras israelaj sciencistoj miniaturan roboton kapablan postsekvi, foti kaj, se necese, mortigi teroriston. La roboto sufiĉe malgrandas por trapasi mallarĝajn truojn kaj enpenetri lokojn alimaniere neatingeblajn. Esplorojn pri la robotoj instigis la pasintsomera konflikto kontraŭ la organizaĵo Hizbolaho. Lukti kontraŭ teroristoj en urboj malfacilas: danĝere estas uzi soldatojn, multekoste uzi aviadilojn. La ankoraŭ ne provita teĥnologio pretos post proksimume tri jaroj. AMik
|