LeterojNe plu serĉu!Gbeglo Koffi serĉas nomon por sia „religio” (MONATO 2006/12, p. 26). Ne plu serĉu! Tiu, kiu volas „vivi en harmonio kun la naturo”, kiu opinias, ke la nomoj de religioj „naskas disputojn”, ke „ne vortojn ni bezonas por ligi nin kun aliaj estuloj/estaĵoj ... sed niajn sintenojn/agojn, por ke ni estu utilaj al ĉiuj”, estas humanisto. Humanisto estas tiu, kiu en sia vivo centras homojn, ne diojn; racion, ne superstiĉon; faktojn, ne fantaziojn. Opini-enketoj en mia lando (ekzemple la plejlasta, de Ipsos MORI, en novembro 2006) indikas, ke la plimulto de la popolo humanisme pensas (ĉu agas, kiel ĉe ĉiuj konfesioj, estas alia afero). Ofte, tamen, kiel Gbeglo Koffi, homoj ne scias, kiel ĝuste etikedi siajn opiniojn – per humanismo. Paul GUBBINS Britio
|