Moderna vivoUKRAINIOMalsanaj statistikojMalĝojigan statistikon prezentis demografoj pri la loĝantaro de Ukrainio. El pli ol 25 milionoj de ukrainanoj fumas preskaŭ duono. Samtempe pri sporto okupiĝis nur dekono de la popolo. Tial „juniĝas” malsanoj: pro kormalsanoj kaj aidoso mortas homoj je ĉiam pli junaj aĝoj. La meza vivodaŭro por viroj estas 62,23 jaroj, por virinoj 73,97. Laŭ kuracistoj, proksimume triono de la viroj ne postlasos idojn. Dmitrij CIBULEVSKIJ/pg
|