Moderna vivoSINDIKATOJBankroto kaj la bankoBankroton evitis la aŭstra sindikato post la kolapso de sia banko. La laboristan bankon BAWAG fondis en 1922 la socialdemokrata politikisto Karl Renner por esti „sendependa de la kapitalistoj”. La banko iĝis posedaĵo de la aŭstra sindikato ÖGB. Dum 2006 okazis ekonomia katastrofo, kaj la sindikato devis vendi BAWAG al usona investfirmao. La sindikato estas nun senŝulda, sed la kotizoj de 1,4 milionoj da sindikatanoj estas por ĉiam perditaj. La afero estas tiom tikla, ke la sindikato ne plu povas finkonstrui sian sidejon en Vieno kaj devas redukti la nombron de siaj oficistoj. Sekvos drasta reformo de la sindikato. Walter KLAG
|