PolitikoAŬSTRIOPromesoj neplenumitajEkde januaro 2007 Aŭstrio havas novan registaron. Temas pri koalicio inter la venkintaj socialdemokratoj kaj la malvenkinta Popola Partio. La nova ĉefministro, Alfred Gusenbauer, ne plenumis tri ĉefajn promesojn faritajn antaŭ la voĉdonado: nuligi studkotizojn, rezigni pri aĉeto de novaj militaviadiloj Eurofighter, kaj starigi komunajn lernejojn por infanoj inter 10 kaj 15 jaroj. Sekvis viglaj protestoj de socialdemokrataj studentoj kontraŭ la ĉefministro. Walter KLAG
|