LeterojKiu estas humanisto? (2)Responde al Paul Gubbins (MONATO 2007/2, p. 6) mi konstatas, ke mi estimas kaj religianojn kaj agnostikulojn. Nepre por ne esti fanatika kiel kristana kredemulo mi ĉe tiaj demandoj favore citas la biblion, por ke mi ne arogu la veron al mi persone. Eble la humanismo kaj humanisto centras homon kaj ne ian dion. Superstiĉon, do falsan kredon, ankaŭ serioza kristano ne centras, sed tre konscie evitas. Ankaŭ kun faktoj mi ne havas problemon. Sed la juda – kaj la biblia – realismo estas iom alia, ol faktoj. Ankaŭ tio ĉi estas konsiderebla kiel realisma: Homoj jam iam rifuzis akcepti Dion kiel majstron. Ili mem volis esti tiaj. Sed esti bona majstro ankaŭ inkluzivas venki malbonon. Evidente ni estas malbonaj majstroj. Ĉiel la submetado de la tero al si ne signifas regadon. Kaj tiuj, kiuj akceptas Dion tia, kiel majstro kaj ilia sinjoro same kiel amoplena patro? Ili mem ne estas sekuraj de sortobatoj. Jesuo ankaŭ asertis, ke lia regno ne estas de tiu ĉi mondo. Sed ili ankaŭ ne tiel facile detruiĝas je trafo de malbono. Oni konstatis, ke delongaj fidemuloj pli facile resaniĝas de malsanoj, ekzemple. Frieder WEIGOLD Germanio
|