Moderna vivoDEMOGRAFIOIn-terese ...Komence de 2007 en Litovio loĝis 1 807 000 virinoj. Tio signifas, ke virinoj superis virojn je 229 000, do por 100 viroj estis 115 inoj. Ĉu inoj superas virojn nur kvante? Tute ne. Inoj distingiĝas per plia emo al studado; viroj tamen al pli ofta uzo de komputiloj kaj Interreto. Cetere ĉirkaŭ 60 % de la litovaj studentoj kaj 58 % de la doktoriĝintoj estas virinoj. Virinoj koncentriĝas precipe en urboj: en kelkaj kvartaloj estas por 100 viroj 120 inoj. En 2006 la meza aĝo de litova virino estis 40,7 jaroj, de viro 35,9. last
|