Moderna vivoKUIRARTOAltpreza pico-pecoPrezentita al la novjorka publiko estas pico kun valoro de 1000 usonaj dolaroj (ĉ. 750 eŭroj). Kreis ĝin albana elmigrinto, Nino Selimaj, el ses kaviaro-specoj. La pico, havanta diametron de 30 cm, estas dividita en ok partojn. Ĉiu peco kostis ekvivalenton de preskaŭ 100 eŭroj. „Mi scias, ke tion povas aĉeti nur malmultaj, tamen ekzistas homoj, kiuj, ĝin manĝinte, deziras ĝin denove havi,” diris Selimaj. Li esploris dum unu jaro, ĝis li trovis la ĝustajn ingrediencojn. Necesas mendi la picon 24 horojn antaŭ ol ĝin manĝi, por ke la kuiristoj trovu la ĝustan kaviaron. Bardhyl SELIMI
|