HobioFINNLANDOKultivi bonsajonOni delonge provas kultivi ne nur en Japanio miniaturajn arbojn en ĝardenoj aŭ potoj. Tial en la moderna mondo ŝajne sole la nomo „bonsajo” asocias la hobion kun ĝia devenlando. Por enĉambra bonsajo oni elektas malprofundan ujon el ceramiko aŭ plasto. En la nordaj klimatkondiĉoj oni povas kreskigi bonsajon ekzemple el pomarba semo, el pinido, kreskanta en arida loko, el sorp-arbido, el betuleto. Multaj bonsaj-ŝatantoj aĉetas sian unuan bonsajon en vendejo aŭ ricevas ĝin kiel donacon. Tiuokaze en la poto kutime kreskas planto pli ekzotika ol en la naturkondiĉoj de la koncerna lando. Estus bone ekde la komenco enskribi ĉion pri sia bonsajo en kajeron, kiu poste estus ties „taglibro”. En ĝi legeblus pri sukcesoj, danĝeroj kaj problemoj, pri la tuta evoluo de la planto kaj ties kultivanto. El tiu kajero aliaj bonsaj-ŝatantoj plezure ĉerpus konsilojn, kaj se oni donacus la bonsajon al amiko, li povus ekkoni la planton ekde ĝia apero. Ne ĝustas la aserto, ke kultivi bonsajon signifas torturi la planton. Kvankam oni devas zorgeme tondi branĉojn, radikojn kaj ligi junajn branĉojn, por ke ili kresku en ĝusta direkto, la tondado neniam estas drasta kaj la ligaĵojn oni neniam igas vundi aŭ sufoki la planton. Male, oni dorlotas la bonsajon per ĉiutaga ŝprucado, taŭga sterko, kontrolo de la temperaturo kaj lumo en la ĉambro. Multaj bonsaj-ŝatantoj ankaŭ „parolas” aŭ „kantetas” al sia planto-amiko. Foliarbajn bonsajojn oni aŭtune transigas en malvarmetan lokon, la plej nordajn speciojn oni devas vintre meti en kelon aŭ ŝirmi en kesto sur balkono dum la frostaj monatoj. Bonsajo en bela poto, por kiu oni zorgeme elektis konvenajn ŝtonetojn, muskon kaj herbetojn, kreskontajn sur la surfaco, povas fariĝi tre kara miniatura ĝardeneto. En ties ĉeesto la posedanto-kultivanto malstreĉiĝas, meditas kaj refreŝiĝas post labortagoj aŭ dum personaj problemoj. Bonsajon oni povus kompari kun dorlotbesto. Tamen ĝin oni ne bezonas promenigi, kaj ĝi povas vivi multe pli longe. Kultivi bonsajon ĉiam estas silenta aventuro. Saliko
|