PolitikoNEPALOReĝo kaj leĝoAntaŭ la jaro 1990 oni ne rajtis en Nepalo laŭleĝe paroli pri la reĝo aŭ pri lia familio. Oni elturniĝis, dirante ekzemple: „Mi aŭdis pri la reĝo, ke li faris ĉi tion ... sed bonvolu ne diri al aliaj”. Oni parolis malantaŭ fermitaj pordoj kaj fenestroj: tiamaniere sekretoj malsekretiĝis kaj fariĝis konataj tra la lando. Lastatempe la leĝaro koncerne la reĝon ŝanĝiĝis. Ĝis antaŭ nelonge la reĝo ne povis esti punata. Multaj nepalanoj taksis lin dio. Kaj nun la unua filo aŭ la unua filino de la reĝa familio rajtas sendiskriminacie fariĝi reĝo aŭ reĝino. Cetere ne plu necesas uzi apartajn, tiel nomatajn reĝajn vortojn – longajn kaj nefacilajn – por prezenti novaĵojn pri la reĝo. ĈefministroTamen ĉio ĉi ne multe helpas. La reĝo kaj lia unua filo apartenas al la plej malŝatataj homoj en la lando. Nepalanoj pli kaj pli volas forigi la reĝon kaj lian familion, kiuj nun kaŝas sin en la reĝa palaco, el kiu venas de tempo al tempo mesaĝoj al la popolo, ke la reĝo plu regas. Efektive, tamen, regas la ĉefministro. Ribelantoj, kiuj jam de dek jaroj batalas por starigi respublikon kaj kiuj nun eniris la registaron, kredas, ke baldaŭ ili realigos sian celon. Sed ankoraŭ ne eblas diri kun certeco, ĉu aŭ kiam Nepalo fariĝos respubliko. Navin SHRESTHA/pg
|