Moderna vivoALBANIOAbiturienta ov-acioEkde kelkaj jaroj, fine de la lerneja jaro, abiturientoj per stranga kutimo montras sian ĝojon. Ili aĉetas abunde farunon kaj ovojn kaj superŝutas unu la aliajn per ili. Krome ili kondutas tute eksterordinare, bruante kaj drinkante, kaj farbante kaj surskribaĉante la lernejajn murojn. Antaŭe tiel ne okazis, ne nur pro la komunisma reĝimo, sed ankaŭ pro tradicio. Oni ne scias, de kie venis tiu ĉi nova moro. Tamen instruistoj kaj aliaj civitanoj ĝin ne ŝatas kaj esperas, ke baldaŭ ĝi ne plu okazos. Bardhyl SELIMI
|