EnkondukoRet-malsanoEn marto 1994 la eldonejo de MONATO serĉis novan redaktoron por la rubriko Kuirado post la demisio de Marco Gazzetta. Unuafoje tiu serĉado okazis rete, kaj inter la kondiĉoj por iĝi redaktoro estis eĉ aliro al la reto. La retadreso de la eldonejo en tiu anonco estis paul@knooppt.hacktic.nl? Ĉu do en tiu tempo la eldonejo estis en Nederlando? Ne, ĝi ĉiam estis en Antverpeno, sed en tiu tempo ankoraŭ ne ekzistis publikaj retperantoj en Belgio, kaj FEL do devis – se ĝi volis havi retadreson – akiri tiun ĉe eksterlanda peranto, nome Hacktic. Hacktic estis la unua peranto en Nederlando, kiu malfermis Interreton por la publiko. En tiu „heroa” tempo aliri la reton ne estis tiel facile kiel nun, sed, se oni finfine sukcesis, oni ja estis certa pri la rezulto. Se fine de la pasinta jarcento oni sendis retleteron, oni certis pri ĝia alveno. Kaj se fojfoje tamen io misiris, oni ricevis leteron, kiu koncize klarigis, kial la mesaĝo ne povis esti liverita. Nun tamen, nur iom pli ol dek jarojn poste, la situacio estas tute alia. Se oni sendas retleteron, oni povas nur esperi je ĝia alveno. Certi ne plu eblas. Tiun situacion ni ŝuldas al la sinjoroj kaj sinjorinoj spamistoj. Ĉar pli ol 90 % de la retmesaĝoj estas spamo, do nepetita kaj altrudita reklamo, retperantoj provas per diversaj filtrosistemoj eviti la plenŝtopiĝon de siaj lineoj. Iuj el tiuj filtriloj estas tre efikaj, sed aliaj estas primokindaj. Antaŭ nelonge iu grandega belga retperanto konfesis, ke ĝi filtris spamon laŭ la lingvo. Esperanto estis por la filtrilo nekonata lingvo, kaj do ĉiuj Esperanto-leteroj enrubujiĝis. Kion konkludi? Se al letero sendita al MONATO, aŭ al iu ajn, vi ne ricevos respondon ene de normala tempoperiodo, indas suspekti, ke via letero estis barita de iu misagordita spamfiltrilo. Ne hezitu peti konfirmon per dua retletero kaj, se ankaŭ al tiu ne sekvas respondo, per praaj pasintjarcentaj metodoj, kiel telefono aŭ eĉ papera letero! Esperante, ke tiu ĉi numero de MONATO atingos vin, sincere salutas Paŭl PEERAERTS
|