LeterojPontoj de amikecoEn la artikolo Duonkore donata (MONATO, 2007/5, p. 11) oni citas la planon de Martti Ahtisaari pri la statuso de Kosovo. Anstataŭ tio, ke la traktadoj inter Beogrado kaj Priŝtino baziĝu sur internacia juro, Ahtisaari surprize konkludis, ke interkonsento inter ili du ne ekzistas, kaj li proponas novan statuson de Kosovo. Balkanio kaj Eŭropo devus flegi la ideon, ke naciaj malplimultoj estas pontoj de amikeco inter ŝtatoj kaj popoloj. Tial la albana malplimulto en Serbio rezignu pri kreado de nova ŝtato en ekzistanta Serbio kaj komencu la flegadon de amikeco inter Albanio kaj Serbio. Atanasije MARJANOVIĆ Serbio
|