Moderna vivoJAPANIOBusoj, biciklantoj kaj kavaliraj kutimojPartoprenintoj en la Universala Kongreso en Jokohamo certe rimarkis, inter multaj ekzotaĵoj, kelkajn strangaĵojn, ekzemple veturadon sur la maldekstra flanko: vagonaroj sur fervojoj, aŭtomobiloj sur aŭtoŝoseoj kaj urbostratoj, eĉ homoj sur trotuaroj kuras maldekstre. Tiu praktiko estis ĝenerala jam meze de la 19a jarcento, sed oni ne scias kial. Iuj provis eltrovi la kialon tiamaniere: kiam renkontiĝis mezepokaj kavaliroj1, ili emis piediri sur la maldekstra flanko. Alie iliaj glavoj portataj maldekstre ĉe la kokso tuŝus unu la alian, minacante esti kaŭzo de kvereloj kaj eĉ dueloj. Estas tamen iom strange, ke en la okcidento oni ne necese iras maldekstre, kvankam oni portas la glavon same maldekstre (oportuna kutimo por la plimulto de homoj, kiuj estas dekstramanaj). HeredaĵoEkster Japanio troviĝas landoj, kie oni veturas sur la maldekstra flanko: Britio, sed tiu inkluzivas nun sendependajn ekskoloniojn escepte de Kanado, kiu havas pli intimajn rilatojn kun Usono. Japanoj vojaĝantaj eksterlande sentas sin hejme en multaj landoj pro la heredaĵo de la brita imperio. Japanio havis ŝancon transiri al dekstraflanka veturado. Tio okazis post la dua mondmilito, sed ĝi rezignis pro la neceso refari pordojn de aŭtobusoj. Tio estas tipa logiko de burokratoj ĉe la ministerio pri transporto. Tiam, en la malfruaj 40aj jaroj, aŭtomobiloj estis malmultaj sur tokiaj stratoj pro usonaj aeratakoj. Eĉ busoj estis malmultaj. Tiamaniere Japanio fiaskis kapti ŝancon novigi la trafiksistemon. Statuso-simbolojSupozeble partoprenintoj en la UK en Jokohamo trovis japanajn aŭtomobilojn pli puraj ol en sia hejmlando. Japanoj prizorgas siajn veturilojn, malgraŭ tio, ke ili jam estas riĉaj. Por multaj japanoj, aŭtoj estas statuso-simboloj. Semajnfine, en loĝkvartaloj de Tokio, viroj lavas sian aŭtomobilon kun kaŭĉuka akvotubo en la mano. Tio videblas malofte en Usono aŭ ekzemple Parizo. Japanoj fariĝis riĉaj, sed ilia psiĥologio restas tipe etburĝa. Inter la aĵoj, kiujn japanoj lernis de usonanoj post la dua mondmilito, estas t.n. vid-al-vida trafiko. Kie troviĝas neniu trotuaro, piedirantoj tenu sin sur la dekstra flanko. Tio ŝajnas racia. Sed tiu regulo konfuzas. Tiuj, kiuj havas veturpermeson, facile komprenas la regulon, sed por aliaj, precipe maljunulinoj, la regulo estas tro komplika. Estus do pli bone lasi piedirantojn observi malnovan regulon ĉiam piediri sur la maldekstra flanko kaj peti veturigantojn iri dekstre. Tio tamen estas revolucia, kaj universala krom ĉe la britoj. TrotuaroEn Japanio la institucio de trotuaro estas nova. Ĝi naskiĝis nur meze de la 19a jarcento. Kio estis ĉiutagaĵo por la antikvaj romianoj estis nekonata en Japanio ĝis la moderna epoko. Eĉ nun ekster grandaj urboj ne troviĝas trotuaroj. Kio aldonis al konfuzo estas nova regulo, ke bicikloj povas iri sur trotuaro. Tiamaniere trotuaroj ĉesis esti sendanĝeraj. Biciklantoj estis viktimoj sur la veturilspaco. Ili ŝanĝiĝas nun en fortulojn. Ili insultas sur trotuaroj maljunulojn malrapide piedirantajn. La polico devus insisti, ke biciklantoj uzu aŭtozonojn. Nun estas tempo, ke oni malgrandigu la nombron de aŭtomobiloj. La gvidantoj de la Federacio de Japanaj Entreprenoj neniam konsentos pri tio, kio malpliigus ilian profiton. Se tamen oni ne faros, tuta Japanio estos kovrita de aŭtoŝoseoj. Burokratoj ĉe la ministrejo pri financo kaj ekonomio kaj universitataj profesoroj de ekonomiko neniam konsentos, sed, por la kvalito de vivo, oni devus pensi pri minusa kresko de la ekonomio. YAMASAKI Seikô 1. Armitaj bienuloj en la antaŭmoderna Japanio ne estis nomataj „kavaliroj”, kvankam ili rajdis ĉevalon. En la japana li estas simple „sinjoro, bienulo”; mi ne nomis ilin feŭdaj, ĉar genealogie ili estis en la antikveco sklavtenantoj.
|