LeterojNe malvarma, sed varmegaBedaŭrinde, en mian artikolon pri Korczak (MONATO 2007/8-9, p. 16-17) enŝteliĝis grava eraro. Por substreki la suferojn de la infanaro forpelita matene la 6an de aŭgusto 1942 mi menciis, ke ili devis marŝi tra la stratoj „dum terure varmega tago”. Mi ne scias, kial la redaktoro ŝanĝis tion al „dum terure malvarma tago”. Nekomprenebla por mi eraro, ĉar ja en aŭgusto neniam en Pollando okazas tre malvarmaj tagoj ... Zofia BANET-FORNALOWA Pollando
|