PolitikoALBANIOKrizo solvitaFinfine la albana parlamento elektis novan prezidanton. Tio okazis post krizo, kiun kaŭzis la konstitucio. Kial? La konstitucio de 1998 difinis novajn regulojn por elekti prezidanton. Tiu estu subtenata de almenaŭ tri kvinonoj de la deputitoj (el 140 deputitoj devus voĉdoni por la prezidanto almenaŭ 84). Tamen la reganta koalicio povis atingi maksimume 82 voĉojn. Necesis pliaj voĉoj de la opozicio (socialistoj kaj aliaj aliancanoj), kiu dum la lastaj du jaroj ne favoris la registaron. Laŭkonstitucie oni devus aranĝi entute kvin parlamentajn elektojn, post kiuj, en okazo de malebleco elekti prezidanton, la parlamento devus disiĝi, por ke okazu novaj ĝeneralaj balotoj. Tio multekostus al la lando ankoraŭ malriĉa, aspiranta esti invitita venontjare en Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon kaj en Eŭropan Union. Pro tio la politikaj partioj faris sian plejeblon por trovi solvon kaj interkonsenti pri prezidanto. Precedento jam estas: antaŭ kvin jaroj socialistoj akceptis la proponon de demokratoj (opozicio) pri Alfred Moisiu, la nuna prezidanto. KoruptoĈi-foje tamen demokratoj postulis, ke nova prezidanto el opozicia partio promesu eksigi la ĝeneralan prokuroron Theodhori Sollaku, kiu, laŭ demokratoj, implikis la batalon kontraŭ korupto. Tion rifuzis socialistoj. Okazis do elektoj kaj – mirakle – en la kvara ariĝis 85 deputitoj subtene al la demokrata kandidato. Tiel sukcesis Bamir Topi, 50-jara biologo, jam trifoja deputito kaj eks-vicprezidanto de la demokrata partio. Lia elekto ebligas al la lando trankvile daŭrigi la vojon de reformoj kaj konstruado kaj esperi pri pli forta subteno internacia. Cetere ankaŭ Kosovo sin sentas pli sekura survoje al sia sendependiĝo. Ne hazarde la unua bondeziro al Topi post lia elektiĝo venis telefone de Fatmir Sejdiu, prezidanto de Kosovo. Bardhyl SELIMI
|